Buscar

adjektivo kaj verbo

Esta é uma pré-visualização de arquivo. Entre para ver o arquivo original

Adjektivo priskribas substantivon (la domo estas bonA), 
kaj adverbo priskribas verbon (erari estas homE).
la feliĉa priskribas substantivon (aŭ pronomon, en tiu ĉi kazo), kaj tial estas bezonata adjektivo
Adverbo povas modifi verbon, adjektivon, aŭ alian adverbon. En "mi estas same bela kiel vi", la adverbo "same" modifas la adjektivon "bela"; ĝi ne modifas la verbon "esti". Kontraste, en "mi aspektas same al vi", la adverbo "same" modifas la verbon "aspektas".
Ni devas memori ke "esti" estas ligverbo, ne agverbo. Adjektivo modifas substantivon/pronomon; ĝi povas fari tiel aŭ per la nura kunesto ("bona libro"; "libro bona") aŭ pere de ligverbo ("la libro estas bona"; "ĝi estas bona"). En vi demando "ĉu 'li/ŝi' ne estas sama al 'ĝi'?", la adjektivo "sama" modifas la subjekton "(la pronomo) li/ŝi" pere de la ligverbo "esti".
Mi devas fari flank-noton, por mencii ke ja ekzistas situacio en kiu la verbo "esti" rolas duon-age. Temas pri la deklaroj pri la loko; tiuokaze la verbo "esti" signifas simile al "situi". Tial ni uzas tiu-situacie la adverbon. Ekzemple: en la deklaroj "mi estas hejme", "li estas oficeje", k.t.p., la adverboj "hejme" kaj "oficeje" modifas la verbon "esti" agverbece-uzatan.
Sed tio estas speciala kazo. En aliaj situacioj, la verbo "esti" estas ligverbo; kaj trovata adverbo estas modifanta agverbon, adjektivon, aŭ alian adverbon.
Mi vidas miajn gepatrojn.
Vi vidas viajn gepatrojn.
Li vidas siajn gepatrojn. =/= Li vidas liajn gepatrojn.
Ŝi vidas siajn gepatrojn =/= Ŝi vidas ŝiajn gepatrojn.
Ni vidas niajn gepatrojn.
Ili vidas siajn gepatrojn =/= Ili vidas iliajn gepatrojn.
*Mi vidas siajn gepatrojn. (?)
*Vi vidas siajn gepatrojn. (?)
Por la lastaj du, vi celis diri "Mi vidas liajn/ŝiajn gepatrojn" kaj "Vi vidas liajn/ŝiajn gepatrojn". La pronomo "si" nur uzeblas kiel objekto de tria persono (li, ŝi, ĝi, ili) au kiel parto de tiu tria persono. 
Kiam vi uzas u-verbon sen pronomo, tio implicas ke la persono kiu faras la agon estas la dua persono (vi), kaj, lau la logiko de pronomoj, "vi" ne povas vidi "siajn gepatrojn", do "vi" povas vidi "viajn gepatrojn" au "ŝiajn gepatrojn".
Pri la participoj adjektivaj kaj adverbaj, vidu la jenajn ekzempojn:
"Mi estas leganta la libron."
"Mi endormiĝis legante la libron." = "...dum mi legis la libron."
"Mi estas kunparolinta kun li."
"Mi komprenis la aferon kunparolinte kun li" = "...post kiam mi kunparolis kun li."
"Mi estas elironta."
"Elironte, mi surhavigis al mi la ĉaplelon." = "Rekte antaŭ ol mi eliris..."
Kaj same ĉe la pasivaj participoj:
"Mi estas vidita."
"Vidite, mi forkuris." = "Post kiam mi estis vidita..."
Ni rimarku ke la adverba participo estas adverbo; ĝi do modifas la verbon: "mi endormiĝis legante". Kiel mi endormiĝis? Legante. 
Kiel la mondo estantas kaj estontas? Vivante..., inflamigante..., mortante...
(Ni tamen memoru ke tiu participo devas ĉiam aludi la propozician subjekton.)
Legu la tiurilatan sekcion en "La Tuta Esperanto":
Ĉar mensogi estas tro facile.
verbo -> adverbo
substantivo -> adjektivo
Ĉar "sia" aludas al la subjekto; kaj en "mi vidis ĉe lia brako" la subjekto estas "mi".
Sed, se vi dirus "li havis ĉe sia brako", vi tiuokaze ja uzus la pronomon "sia", ĉar tiuokaze la subjekto estus "li".
(Ho, kaj pli bonas "ĉe lia brako" ol "en lia brako". Se li portus ion perbrake, vi tiuokaze dirus "en".)

Teste o Premium para desbloquear

Aproveite todos os benefícios por 3 dias sem pagar! 😉
Já tem cadastro?

Outros materiais